Mannersdorf an der Rabnitz
Mannersdorf an der Rabnitz | |||
---|---|---|---|
vilaĝparto Liebing
| |||
neurba komunumo de Aŭstrio komunumo de Aŭstrio municipa ĉefloko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Aŭstrio | ||
Fed. lando | Burgenlando | ||
Distrikto | Distrikto Oberpullendorf | ||
Poŝtkodo | 7444 | ||
Aŭtokodo | OP | ||
Telefonkodo | 02611 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 795 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 47 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 26′ N, 16° 32′ O (mapo)47.42888888888916.527777777778Koordinatoj: 47° 26′ N, 16° 32′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 245 m [+] | ||
Areo | 38,42 km² (3 842 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mannersdorf an der Rabnitz [+] | |||
Mannersdorf an der Rabnitz, [MANasdorf an der RA:Bnic], kroate Malištrof, hungare Répccekethely estas vilaĝa komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Oberpullendorf. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 1 795 loĝantoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Mannersdorf an der Rabnitz situas sur malebenaĵo, laŭ la hungara landolimo (kun grava trapasejo ĝis 2008), laŭ ĉefvojo Neckenmarkt-Kőszeg. La lasta troviĝas kontraŭe.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1197 monaĥejo fondiĝis, apude apartaj diversaj vilaĝoj naskiĝis (ekz. Rendek/Liebing). En 1532 la turkoj detruis ĉion. En 1910 loĝis en tiam memstara Rendek 310 da homoj, aŭstroj en majoritato, ciganoj en minoritato. Ĝis 1923 la loko apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Kőszeg, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). En 1923 iomete ŝanĝiĝis la nova limo. Post la 2-a mondmilito en la hungara flanko ferkurteno funkciis ĝis 1989. La limpasejo malfunkciis depost 2007, ĉar ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen. Oni rajtas senkontrole trairi la limon ie ajn.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo el la 18-a jarcento
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|